12.2.10

Nova lingvo ĵus naskis el filmarto

Se vi jam spektis la filmon Avatar, vi certe aŭdis kelkajn frazojn de la lingvo Na'vi. Ĝis nun, mi nur spektis unfoje la filmojn, sed mi estis tute mirigita pro tiu sorĉista artefaritaĵo kaj ankaŭ la lingvo. Al mi Na'vi-lingvo estis interesa dum filmspektado, sed mi volis plue eltrovi pri ĝi. La lingvo tre belsonas kaj mi demandis min se pli da kelkaj frazoj ja ekzistis. Mi ne malkuraĝiĝis, char post tri minutoj interrete mi eltrovis ejon por lerni Na'vi-on!

Learn Na'vi estas giganta retejo plenplena da ĉio, kio rilatas al Na'vi: forumo, kiel lerni, kion lerni kaj multe pli alie--ekzistas eĉ esperanta sekcio en la forumo!

Mi do ekkomencis lerni Na'vi-on antaŭ unu semajno. Ĝi ne facilas kiel Esperanto, certe. Sed finfine Na'vi estas logika kaj ne tre malfacila. Mi jam scias la bazajn principojn post kelkaj tagoj.

Do, se vi ŝatas la filmon Avatar, gustumu la lingvon Na'vi. Ĝi portas samtempe lingvon kaj filozofion, kaj estas ja lerninda, kiel nia kara Esperanto.

'Ivong Na'vi !  Vivu Na'vi-on !