27.8.09

Parizo Atingiĝo !


La lasta semajno mi, mia edzino kaj patrino troviĝis en la bela Pariza urbo. Forlasante la startdomon je la kvina matine, ni bone dormis entrajne dum la vojaĝo kiu daŭris proksimume unu horo kaj kvarono.

Alvenis ni en tre modesta kaj malaltkosta hoteloĉambro. Ĝi estis sufiĉe komforta, sed mi ĝojis ke ni restis ekstere la tuta tago. Ni multe vizitis: la bela preĝejo de la Sankta Koro en Montmarto, ekstere de la Ruĝa Vent-muelejo, la Turo Eiffel, la muzeo de la Louvre. Ni ankaŭ boatis sur la Seino, kaptis multe de fotojn kaj konstante marŝis.

15.8.09

Perforta Mondlingvo aŭ Pastempo ?

Ĉu necesas lerni aliajn lingvojn aŭ planlingvojn kiam oni konas Esperanton? Mi demandas min ĉi-tiun kialon tre ofte. Mi jesas ĉar finfine aliaj (plan) lingvoj multe interesas al mi. Sed, ĉu mi perdas tempon? Laŭ mia opinio, aliaj artefaritaj lingvoj tute ne havas ŝancon rilate al e-o. Eĉ e-o ne havas multe ŝancon rilate al naciaj dialektoj. Unue mi pensis ke e-o estis la perfekta solvo por interkomunikaj malfacilaĵoj. Nun, mi ne estas komplete konvinkita. Estas por tio ke mi (kaj oni) devus lerni aliajn dialektojn naciojn. Oni ne scias ke se la mondo elektus planlingvon.

Ŝajne, la kaŭzo mondlingva estas antaŭe perdita. La plejmulto de homoj ordinaraj estas indiferenta al la problemo de komunikado internacia. La politikistoj estas ankaŭ indiferenta--ŝajne. Fakte, iuj volus enterigi Esperanton. Ĉar la lingvo estas defio al ilia politika povumo kaj malhelpas ilin ŝteli impoŝt-monon de la popolo. Kiel ekzemple, malŝparegaĵo ekzistas en tutaj niveloj de la strukturo de Eŭropo-Unio. Alte multkostas la tradukado. La politikistaĉoj povas demandi pli da mono por pagi ĝin. Kaj ankaŭ elĉerpas kelkajn monerojn de la ŝajne troplena publika monujo. Porkuloj !

Do, por mi Esperanto estas nek mondlingvo nek pastempo. Ĝi estas nur lingvo inter aliaj. Ĝi estas lingvo kiun mi uzas kaj amas samkiel la franca, la angla aŭ la itala. Malfeliĉe mi opinias ke por havi internacian lingvon facile lernebla, la registaroj devas instaligi ĝin perforte. Mi tute ne volas ke tio okazu, sed sen tia ago, mi timas ke la mondo neniam havos veran mondlingvon.