7.5.10

Mia Nova Projekto Ekighas

Tempo flugas. Mi jam partoprenis en "Script Frenzy".  Verkis cento da paghoj kaj do gajnis. Ciu partoprenantoj kiu kompletas almenau cent paghojn estas gajnantoj.

Mia nova projekto estas historia romano aventura. Temis pri vesterno-rakonto kiu ekkomencas en la urbo de Portlando, OR  dum la jaroj 1860.

12.2.10

Nova lingvo ĵus naskis el filmarto

Se vi jam spektis la filmon Avatar, vi certe aŭdis kelkajn frazojn de la lingvo Na'vi. Ĝis nun, mi nur spektis unfoje la filmojn, sed mi estis tute mirigita pro tiu sorĉista artefaritaĵo kaj ankaŭ la lingvo. Al mi Na'vi-lingvo estis interesa dum filmspektado, sed mi volis plue eltrovi pri ĝi. La lingvo tre belsonas kaj mi demandis min se pli da kelkaj frazoj ja ekzistis. Mi ne malkuraĝiĝis, char post tri minutoj interrete mi eltrovis ejon por lerni Na'vi-on!

Learn Na'vi estas giganta retejo plenplena da ĉio, kio rilatas al Na'vi: forumo, kiel lerni, kion lerni kaj multe pli alie--ekzistas eĉ esperanta sekcio en la forumo!

Mi do ekkomencis lerni Na'vi-on antaŭ unu semajno. Ĝi ne facilas kiel Esperanto, certe. Sed finfine Na'vi estas logika kaj ne tre malfacila. Mi jam scias la bazajn principojn post kelkaj tagoj.

Do, se vi ŝatas la filmon Avatar, gustumu la lingvon Na'vi. Ĝi portas samtempe lingvon kaj filozofion, kaj estas ja lerninda, kiel nia kara Esperanto.

'Ivong Na'vi !  Vivu Na'vi-on !

27.12.09

Ĝojajn Finjarajn Festojn !

Multe okazas ĉi tiu monato por mi. Unue, mi revenis al Aikido post sep jaroj de nepraktikado. Ĉi tiu milita arto ege interesas al mi ĉar ĝi estas nur protekta arto. Oni ne povas ataki aliajn. Plie, oni povas ne nur protekti sin kontraŭ unu (aŭ plie) atakantoj, sed oni faras tion sen detrui la kontraŭbatalanton. Finfine, la elegantaj aikidaj movadoj sekvas la formon cirklan kaj uzas la forto de atakantoj kontraŭ li.

Mi ankaŭ reprenis mian romanverkon kun la helpo de tri softvaroj. Esperas ke ĉi-foje mi finos la romanon, ĉar mi havas aliajn fari. Bedaŭrinde, mi forlasis la NaNoWriMo-on ĉi jare, sed ne gravas. Mi tamen skribis pli da 15.000 vortojn, kaj ankaŭ kreis detalan planon por la historio. Iam mi povus repreni historion.

Finfine, la 15-an de decembro estas la 150-a datreveno de la majstro, S-ro Zamenhof. Do ĉi tiu data nomiĝas la Zamenhofa Tago. Mi bedaŭrinde ne festis tiu tago, ĉar ne estas esperanto-klubo en mia urbo kaj do ne ekzistas aliaj esprantistoj ol mi. Malĝoje, ĉu ne? Tiel estas mia sorto. . .

11.11.09

Kapitano Kirk Mortigas Esperanton

Romano Forlasita

Mi haltas laboron je la romano dum NaNoWriMo. Kiel mi jam decidis antaŭ jaroj, verki manuskripton por tiu konkurso ne plu valoras al mi. Vere, verki fikcio ne plu valoras al mi. Ĝi estas preskaŭ idiota por mi. Kial? Unue mi ne havas talenton kiel verkiston. Estas malĝoje diri tion, sed tio veras. Antaŭ multaj jaroj mi trovis ci tiun veron, sed mi daŭre klopodos verki miajn fuŝajn romanojn. Kia stultulo! Iam mi eĉ haltis ĉian fikcian verkon dum pli da jardeko.

Nun denove mi trovas ke mi perdas mian tempon verki fikcion. Certe, mi povas skribi manuskriptojn, eĉ multaj. Sed por kion fari? Ĉu longe labori por krei fuŝverkon? Ne. Mi ne havas tempon malŝpari je fuŝaĵoj. Do mi publike kaj do definitve haltas mian fuŝliteraturon. NaNoWriMo supervivos sen mi.

8.11.09

Mia romano estas fekaĵo

Estas vere: mia Nanoromano fekas. Ege. Ĝi estas tute stupida. Kaj plie ĝi ne estas skribita esperante. Mi volas fari tiel, sed tro malfacilas verki ege rapide. Ne gravas. Devas mi klopodi la fekverkon. Verkisto verkas. Eĉ se verko similas al hundofeko.

3.11.09

Verkado Ekflugas

La evento kiun mi atendas la tutan jaron fine alvenas: Nanowrimo! La titolo de mia nunjara romano estas The Tigerfish Mutiny. Temas pri aventuro en submarŝipo dum la Dua Mondmilito. Malfeliĉe, ĝi ne estas en Esperanto. Mi ja havas ekkomenciĝitan romanon en la internacio lingvo kaj mi daŭre laboros pri ĝi post la finiĝo de Nano.

Mi nur havas 3.200 vortojn ĝis nun, do devas malfermi mian blogon por verki mian venontan mastroverkon.