27.12.09

Ĝojajn Finjarajn Festojn !

Multe okazas ĉi tiu monato por mi. Unue, mi revenis al Aikido post sep jaroj de nepraktikado. Ĉi tiu milita arto ege interesas al mi ĉar ĝi estas nur protekta arto. Oni ne povas ataki aliajn. Plie, oni povas ne nur protekti sin kontraŭ unu (aŭ plie) atakantoj, sed oni faras tion sen detrui la kontraŭbatalanton. Finfine, la elegantaj aikidaj movadoj sekvas la formon cirklan kaj uzas la forto de atakantoj kontraŭ li.

Mi ankaŭ reprenis mian romanverkon kun la helpo de tri softvaroj. Esperas ke ĉi-foje mi finos la romanon, ĉar mi havas aliajn fari. Bedaŭrinde, mi forlasis la NaNoWriMo-on ĉi jare, sed ne gravas. Mi tamen skribis pli da 15.000 vortojn, kaj ankaŭ kreis detalan planon por la historio. Iam mi povus repreni historion.

Finfine, la 15-an de decembro estas la 150-a datreveno de la majstro, S-ro Zamenhof. Do ĉi tiu data nomiĝas la Zamenhofa Tago. Mi bedaŭrinde ne festis tiu tago, ĉar ne estas esperanto-klubo en mia urbo kaj do ne ekzistas aliaj esprantistoj ol mi. Malĝoje, ĉu ne? Tiel estas mia sorto. . .

No comments:

Post a Comment