
Ŝajne, la kaŭzo mondlingva estas antaŭe perdita. La plejmulto de homoj ordinaraj estas indiferenta al la problemo de komunikado internacia. La politikistoj estas ankaŭ indiferenta--ŝajne. Fakte, iuj volus enterigi Esperanton. Ĉar la lingvo estas defio al ilia politika povumo kaj malhelpas ilin ŝteli impoŝt-monon de la popolo. Kiel ekzemple, malŝparegaĵo ekzistas en tutaj niveloj de la strukturo de Eŭropo-Unio. Alte multkostas la tradukado. La politikistaĉoj povas demandi pli da mono por pagi ĝin. Kaj ankaŭ elĉerpas kelkajn monerojn de la ŝajne troplena publika monujo. Porkuloj !
Do, por mi Esperanto estas nek mondlingvo nek pastempo. Ĝi estas nur lingvo inter aliaj. Ĝi estas lingvo kiun mi uzas kaj amas samkiel la franca, la angla aŭ la itala. Malfeliĉe mi opinias ke por havi internacian lingvon facile lernebla, la registaroj devas instaligi ĝin perforte. Mi tute ne volas ke tio okazu, sed sen tia ago, mi timas ke la mondo neniam havos veran mondlingvon.
No comments:
Post a Comment